Salutojn,
Tio ĉi estas mesaĝo por la partoprenantoj de IJK en Kubo.
Normale vi ricevis mesaĝon privatmesaĝe, invitante vin doni viajn
fluginformojn. Plej multo de la partoprenantoj faris, sed ankoraŭ kelkaj
ne faris. La kubaj organizantoj bezonas scii ĝin sufiĉe frue por povi
organizi vojaĝojn el kaj al flughaveno. Do bonvolu ne prokrasti sciigon,
aŭ plusendi informon tuj kiam vi scios, antaŭ la 24 de junio. Bonvolu
doni: la tagoj, la horoj, kaj la flugnumeroj por via alveno, kaj foriro.
Bonvolu ankaŭ klarigi ĉu vi partoprenos UK-n. Ankaŭ vojaĝo de UK al IJK
estos provizata.
Notu ke tiuj vojaĝoj estas inkluzivitaj en la kotizo.
Por tiuj kiuj ne forflugas je la 31a de julio, kaj ne ankoraŭ organizis
sia(j)n tranokto(j)n: ĉeesto en Havana hotelo estos aranĝata. Tio ne
estas inkluzivita en la kotizo, kaj estos pagenda surloke.
Mi profitas de tiu ĉi mesaĝo por informi vin pri kelkaj sciindaĵoj:
- ekde majo estas deviga por turistoj havi turisman asekuron en Kubo.
- Atentu, antaŭ forveturo elkuben, estos pagenda sumo je la dogano, de
25CUC.
Do, ne forelspezu ĉiun vian kuban monon antaŭ foriro.
Bonan ĉeeston Kube!